Ekspozicio “La kulturo de plasto: arto, dezajno, medio”

sala espositiva

de la 20-a de Majo al la 31-a de Aŭgusto 2022.
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Ankono.

Ekspozicie ĉe Muzeo Homero de la 20-a de Majo al la 31-a de Aŭgusto "La kulturo de plasto: arto, dezajno, medio".
Ekspozicio por rakonti materialon ĉie-estanta en nia vivo, laŭokaze konsiderata plejsupera, aĉa, malriĉa, ŝika, popa, elita.
Mirakla materialo, plasto, kiu el kruda materialo transformiĝas al objekto perfekta kaj utila, sed kaŭzo de gravaj poluproblemoj, se ĝi estas disĵetita en la medion kaj des pli en la maron. Ekspoziciataj estas plastaj verkoj de gravaj nuntempaj artistoj, dezajnaj plastaĵoj fariĝintaj emblemoj de moderneco kaj informoj pri la materialo kaj ĝia danĝereco por la medio kaze de neracia forĵetado. Celo estas la pliprofundigo, ankaŭ per la lingvaĵo de arto kaj beleco, de la kono de plasto, kaj pli intensigo de agado por stimuli interesiĝon pri la temoj de recikligo, de daŭropoveco kaj de mediprotektado en jardeko, 2021-2030, proklamita de UNO "Jardeko de la maro".

La ekspozicia aranĝo

La aranĝon prizorgis Fabio Fornasari, muzeologia arkitekto. La ekspozicio konsistas el tri fakoj, el kiuj ĉiu aparte rakontas la ligon inter plasto kaj arto, dezajno kaj medio. La unua ekspozicia fako estas dediĉita al verkoj de gravaj artistoj. Realigitaj el diversspecaj plastoj. Inter la artistoj estas ankaŭ la maro, kun objektoj kiujn ĝi longtempe prilaboris kaj nun redonas al ni transformitaj kaj kun novaj malkovrendaj signifoj.
La dua fako estas dediĉita al dezajno. Multaj kaj diversaj estas la ekspoziciataj objektoj, de la maketoj de gravaj kaj famegaj produktaĵoj fariĝintaj emblemoj de moderneco, al tre elegantaj objektoj, daŭrigante per nuntempa kaj popstila dezajno.
La tria ekspozicia fako estas dediĉita al la kono de plasto kaj al la grava poluo kiun ĝi kaŭzas Se ĝi estas fordissemita en la medio. Decidpovaj politikuloj, firmaoj, civitanoj, ĉiuj estas vokitaj al engaĝiĝo por la protektado de nia "komuna hejmo".

Artistoj en la ekspozicio

  • Cracking Art
  • Renzo Nucara
  • Nicola Farina
  • Silvio Craia
  • Massimiliano Trubbiani
  • Bruno Ceccobelli
  • Alfredo Pirri
  • Ottmar Horl
  • Marco Lodola
  • Gino Marotta
  • Paolo Nicolai

Organizo

Iniciatinto: Museo Tattile Statale Omero - TACTUS Centro por Nuntempaj Artoj, Plursenseco kaj Interkulturo, Kaj Ministerio pri Kulturo.

Projektaj partneroj:

  • Liceo Artistico Mannucci
  • Università Politecnica delle Marche
  • Garbage Group
  • Fratelli Guzzini
  • Vesta Design
  • Amaskomunika partnero: Rai Pubblica Utilità

Akcepto kaj edukaj servoj:

  • Coop Culture - Cooperativa Sociale Opera Onlus
  • Kunlabore kun: Comune di Ancona
  • La Mola Ancona
  • Volontuloj de Servizio Civile Universale (Universala Civitana Servo)
  • Associazione Per il Museo Tattile Statale Omero APS-ONLUS

Informoj

Eniro senpaga.
Antaŭmendo kaj kirurgia ŝirmomasko rekomenditaj
tel. kaj whatsapp: 335 56 96 985
Retpoŝto: didattica@museoomero.it

Horoj
Majo kaj Junio: de mardo ĝis sabato 16:00 - 19:00.
Dimanĉe kaj festotage 10:00 - 13:00 kaj 16:00 - 19:00.
Julio kaj Aŭgusto: de mardo ĝis sabato 17:00 - 20:00.
Dimanĉe kaj la 15-an de Aŭgusto 10:00 - 13:00 kaj 17:00 - 20:00.
Fermite: lunde.