Plursensaj irvojoj de arto, muziko, odoroj kaj gustoj.
Ĉiujn ĵaŭdojn de Julio kaj Aŭgusto – je 21,30.
Ankono, Muzeo Homero, strato Tiziano 50.
Revenas Sensoj en Somero, la jam tradicia kultura rendevuo, kiu sukcesis kunigi grandan publikon per siaj plursensaj irvojoj de arto, muziko, odoroj kaj gustoj. Naŭ altkvalitaj rendevuoj por substreki la eksterordinaran specifecon de nia Muzeo, laborejo de ideoj kaj kulturo sen bariloj.
La sepa aranĝo naskiĝas kun la rimarkinda kontribuo de Provinco Ankono (projekto Cohabitat), krom la patroneco de Regiono Markio kaj Komunumo Ankono kaj la subteno de Banko de Markio.
Ĉi-jare la atento fokusiĝas ĉe la interagado de malsamaj formoj kaj artlingvaĵoj, por rigardo pli malfermita ankaŭ al kulturoj tre malproksimaj de la nia.
Substrekindas ke, en tiu kunteksto, alprenas apartan gravecon la ekspozicio de Roberto Papini, artisto esprimanta artajn atestaĵojn mirindajn kaj nekutimajn, sed laŭlingve universalajn, eblajn rimedojn al kulturaj kresko kaj integriĝo.
Inspirite de la verkoj de la artisto, la publiko povos ĉiuĵaŭde sin dediĉi al propra verkado, utiligante la disponigitajn formojn kaj materialojn.
La reĝisoradon de la spektakloj, kun elpaŝo de pluraj eksterlandaj artistoj, prizorgas la asocio “L’Incontro Musicale” (Deborah Vico), kaj dum la vesperoj okazos renkontiĝoj kun la asocioj de eksterlandanoj agantaj sur la teritorio de la dua urba distrikto.
Tri lokoj gastigas la densan programon: la panorama teraso de Palaco Leopardi de Regiono Markio por muziko kaj dancado, la interno de Muzeo Homero kun spaco por la ekspozicio de roberto Papini kaj por iaspeca ateliero malfermita al la publiko kaj inspiriĝanta je lia verkado, la korto de la Muzeo por gustumado de trinkaĵoj, ŝorbetoj kaj glaciaĵoj.
Trinkaĵojn kaj ŝorbetojn disponigas la firmo Cecconi Mario el Osimo.
Glaciaĵojn pretigas la tradicia glaciaĵejo “Al Belvedere” el Agugliano, www.enocioccogelateriabrunelli.it
Naŭ vesperprogramoj, ĉiujn ĵaŭdojn de Julio kaj Aŭgusto (de la 3a de Julio ĝis la 28a de Aŭgusto) je la 21,30.
Informoj
Eniro libera. La sidlokoj estas nemultaj. Ni akceptas rezervojn por homoj nevidantaj aŭ movhandikapitaj.
Voku la numeron 071 28 11 93 5 aŭ skribu retmesaĝon al info@museoomero.it.
Kalendaro
ĴAŬDON LA 3AN DE JULIO
Minha alma brasileira- Selma Hernandes Sestet
Selma Hernandes, voĉo-“pandeiro”
Leopoldo Calabria, gitaro
Paolo Principi, klavaroj,
Andrea Agostini, klarneto,
Roberto Gazzani, basgitaro,
Andrea Morandi, drumo kaj frapinstrumentoj.
ĴAŬDON LA 10AN DE JULIO
De Beethoven ĝis Beatles - Trio Lennon
Luca Marziali, violono,
Roberto Molinelli, vjolo,
Alessandro Culiani, violonĉelo.
ĴAŬDON LA 17AN DE JULIO
Spektaklo de funk- kaj pop-muziko - Mo’ Better Funk
Joy Salinas, voĉo
Ricky Burattini, piano kaj klavaroj
Giorgio Bartoloni, drumo
ĴAŬDON LA 24AN DE JULIO
Kanzonoj el la mondo - Popularaj melodioj el Francio, Andaluzio, Ameriko kaj Napolo
Paola Matarrese, soprano,
Andrea Candeli, gitaro,
Michele Serafini, fluto.
ĴAŬDON LA 31AN DE JULIO
La vojoj de ĵazo - Armando Battiston en koncerto
Piano kaj klavaroj, akordiono, buŝharmoniko, fluto,
kun Andrea Zuliani, drumo kaj frapinstrumentoj.
ĴAŬDON LA 7AN DE AŬGUSTO
Muzikaĵoj el la Nova Mondo - Trio Uzza zà
Ximena Jaime, violono,
Yasue Hokimoto, piano,
Jean Gambini, kontrabaso.
ĴAŬDON LA 14AN DE AŬGUSTO
The Sponges
Lorenzo Ricci, gitaro,
Francesco D’Alessio, basgitaro,
Federico Occhiodorodrumo kaj percussioni.
ĴAŬDON LA 21AN DE AŬGUSTO
Laborejo de skuptado en mallumo
Felice Tagliaferri, skulptisto,
Honorgasto de la vespero la verk-kantistino,
Morena Burattini.
ĴAŬDON LA 28AN DE AŬGUSTO
Spektaklo de argentina tango - Astor Trio
Tito Ciccarese, fluto,
Raffaele Bertolini, klarneto,
Gianni Fassetta, akordiono,
Dancistoj de argentina tango.