Sensoj en somero 2023
Posted in Eventoj on 24 July 2023
Ĉiujn merkredojn de la 19a de Julio al la 23a de Aŭgusto 2023.
Spektakloj je la 21:30 en la Korto de Komplekso Vanvitelli, Ankono.
Eniro senpaga.
Revenas Sensi d'Estate, la somera kultura revuo organizita de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero ĉijare atinginta la 22an aranĝon.
Spektakloj
- Merkredon la 19an de Julio je la 21:30
Tango a dos voces. Tonoj kaj versoj de muziko kiu sorĉis la mondon
Giacomo Medici, voĉo
Sarita Schena, voĉo
Massimiliano Pitocco, bandonio
Massimiliano Caporale, piano
Alessandro Esposto e Sara Porfiri, dancistoj - Merkredon la 26an de Julio je la 21:30
Novecento de Alessandro Baricco
Spektaklo de kaj kun Victor Carlo Vitale
Alessandro Pellegrini, muzikoj kaj piano
Giovanni Caccia, desegno lumoj
Viviana Ginebri, kostumoj
Fabrizio Saracinelli, sursceniga produktado kaj organizado - Merkredon la 2an de Aŭgusto je la 21:30
Via col vento tour
Duo Bucolico
Antonio Ramberti
'''Daniele Maggioli - Merkredon la 9an de Aŭgusto je la 21:30
Juliette. Vivo de kantistino
de kaj kun Carla Manzon
Romano Todesco, akordiono
Produktado MALTE - Merkredon la 16an de Aŭgusto je la 21:30
Ĉiometeja muziko
ĉar ĉambromuziko ŝajnis al ni troigo
Luca Pirozzi, gitaro kaj voĉo
Luca Giacomelli, gitaro
Raffaele Toninelli, contrabaso
Emanuele Pellegrini, drumo - Merkredon la 23an de Aŭgusto je la 21:30
Beniamino Gigli kaj la 4 tenoruloj de la 20a jarcento
Riccardo Serenelli, piano
Luca Violini, rakonta voĉo
Dario Di Vietri e Rosolino Cardile, tenoruloj
Spektaklo dediĉita ab Beniamino Gigli kaj al la tenoruloj Enrico Caruso, Giuseppe Di Stefano, Mario Lanza kaj Franco Corelli.
Arto
Dum la vesperoj de Sensi d'Estate, de la 21a al la 24a horo, la kolekto Design de Muzeo Homero estas malfermita kaj vizitebla, escepte senpage.
Informoj
La spektakloj estas senpagaj kaj okazas en plena aero en la Korto de Komplekso Vanvitelli. Ĉe malbona vetero ili okazos en la aŭditorio de la Komplekso. Handikapuloj antaŭmendu ĉe 342 50 60364.
Eblos uzi la parkejon "flanko Mandracchio", kie troviĝas aŭtolokoj rezervitaj por handikapitaj spektantoj ĝuste antaŭ la krado de la Komplekso.
Kiu bezonas helpon por atingi la Korton povas voki M&P parcheggi per la mumero 333 61 66 898.Spektantoj kun hundoj tenu ĉiam la kvarpiedan amikon per rimeno kaj havu ĉemane buŝumon surmetendan se necese. Kompreneble gvidhundoj estas akceptataj.
Kiel en pasintaj jaroj nia publiko povos subteni la asocion "Per il Museo Tattile Statale Omero ODV-ETS".
La Revuo Sensi d'Estate 2023 estas realigita de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kunlabore kun la Komunumo Ancona, La Mole Ancona, Opera Società Cooperativa e Coop Culture, Associazione "Per il Museo Tattile Statale Omero ODV-ETS", kaj kun la helpo de la volontuloj de la Universala Civitana Servo.