La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero malfermiĝas denove por la publiko
Posted in Informoj on 23 May 2020
Vendredon la 29-an de Majo 2020
En la tago de sia 27-jariĝo la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero festas denove malfermante siajn ĉambrojn al la publiko vendredon la 29-an de Majo ekde la 16-a horo revenu por malkovri la plezuron palpesplori arton, sed kun la necesa singardemo.
Jen kelkaj indikoj por sekura vizito:
- Konsilinda antaŭmendo ĉe 335 56 96 985 (tel. kaj whatsapp).
- Eniro senpaga kaj nombre limigita (maks. 10 homoj en ĉiu ĉambro).
- Bonvole akceptema personaro ekipita per ĉiuj individuaj protektaj rimedoj.
- Disponigo de antisepsa ĝelo ĉe la eniro kaj en ĉiu ĉambro.
- Devigo ĝustmaniere surhavi propran ŝirmomaskon kaj la de ni provizitajn gantojn dum la tuta vizito.
- Respekti sekurecan 2-metran distanciĝon.
- Enirejo kaj elirejo estas apartigitaj.
GRAVE
- Ĉiu vizitanto respondecu pri malhelpo de la kontaĝo.
- Homgrupiĝoj estas malpermesitaj.
- Handikapuloj bezonantaj akompananton, devas veni kun la propra.
- Vizito sen distanciĝo estas permesita nur por familioj.
Ni rememorigas vizithorojn en la monatoj Julio kaj aŭgusto:
de mardo ĝis sabato h. 17-20, dimanĉe kaj 15-an de Aŭgusto h. 10-13 kaj 17-20