Felice Tagliaferri prezentas “M’illumino d’immenso”

Felice Tagliaferri presenta “M’illumino d’immenso”

Gajninta verko de PAC2020 - Piano per l'Arte Contemporanea.
5-a de Julio 2022 je 17:00.
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Ankono.

La 5-an de Julio 2022 je la 17:00 estos prezentata la lasta verko realigita de la skulptisto Felice Tagliaferri.
La skulptaĵo, titolita "M'illumino d'immenso" (Min enlumas senlimo) pliriĉigos la kolekton de Muzeo Homero, estante la projekto gajninta en "PAC2020 - piano per l'arte contemporanea" de la Ĝenerala Direkcio "Nuntempa kreivo" de la Ministerio de Kulturo.

La verko, alta 110 cm kaj larĝa 80 cm, estas skulptita el Karara marmoro kaj alabastro: ĝi prezentas viron tere sidantan kun krucitaj kruroj kaj palpantan venuson.
Por skulpti la diinon de beleco kaj amo, la skulptisto Felice Tagliaferri, blinda ekde la aĝo de 14 jaroj,
palpesploris la muldaĵon de la "Itala Venuso" de Antonio Canova, troviĝantan en la kolekto de Muzeo Homero. La viro sidanta ĉe la piedoj de la venuso havas alabastran rondan kapon memorigantan pri elektra ampolo: ĝi fakte havas interne diodan lampon.

"Min enlumas senlimo" rakontas kiel palpesploro de artverko lumplenigas la menson kaj eklumigas plezuron de beleco. Celebras tiun novan manieron aliri arton, kiu donas al ĉiuj la eblon travivi plursensan estetikan sperton intiman kaj kuntrenan, kiu malkovras kaj revokas la specifajn eblojn de palpsento, sampempe aldonante plian kvaliton: alireblon. Falas fakte la antikva barilo de "Tuŝo malpermesita!" malebliganta al blinduloj ĝui la ĝojon de beleco.

La verko do, konforme al la filozofio de Muzeo Homero,. proponas sin kiel simbolon de nova plursensa muzeologio, en kiu ankaŭ palpsento ĉefrolas.
La tuta urba loĝantaro estas invitata partopreni.

Informoj

Telefono kaj whatsapp 335 56 96 985, Retpoŝto didattica@museoomero.it