Unuagrada lernejo

Bambini che lavorano l'argilla all'interno del laboratorio del Museo.

La edukaj proponoj por la unuagrada lernejo estas tri: unu dediĉita al malkovro kaj “produktado” de dezajnaj objektoj, alia – al aŭskultado kaj realigado de palplibroj, kaj ankora0 alia elpensita por malkovri emociojn tra portretoj. Paĝfine informoj pri kostoj kaj antaŭmendoj.

La fabriko de maloftaj objektoj

Dum la vizito al la Kolekto Design ni renkontos serion de objektoj loĝantaj en niaj hejmoj kaj ni metos al ni demandojn:
kio estas dezajno? Kiu estas la dezajnisto? Kiel oni kreas objekton? kiel iu objekto povas fariĝi serio kaj eniri niajn hejmojn?
Ĉio komenciĝas el ideo, kiu fariĝas desegno, projekto, kaj poste… objekto.

En la ateliero la klaso spertos ion nekutiman: kiel en manlaborista butiko ĝi produktos objektojn per gipsaj muldaĵoj kaj likva argilo,
realigante serian produktadon de objektoj similaj, sed malsamaj.
La objektoj restos en la Muzeo por kuirado, kaj, kiam kuiritaj, oni povos elpreni ilin. La kuirservo estas senkosta.

Niaj celoj:

  • alproksimigi al dezajno
  • disvolvi krean pensadon
  • plifortigi palppercepton kaj observadon
  • sperti utiligon de likva argilo
    Daŭro de la aktivado: 2 horojn.

Palplibroj

Estis iam… muzeo kun specialaj libroj, raraj kaj originalaj, ĉiuj faritaj por ilin palpi, rigardi kaj aŭskulti.
Kaj poste? Poste vi trovos laborejon por konstrui. Kion? Vian libron!
Kaj fine? Ili vivadis kune longe kaj feliĉe!
Ni legos kaj karesos palplibrojn, kiuj rakontas pri la Muzeo,
pri ĝiaj verkoj kaj ĝiaj herooj.
Ni malkovros brajlon, kaj en la laborejo ĉiu infano realigos sian personan palplibron kiun li povos kunporti hejmen.

Niaj celoj:

  • eduki al arto
  • eduki al rakontado kaj aŭskultado
  • plifortigi palpsenton
  • kreive ellabori personajn kaj aŭtentikajn verkojn
  • por esprimi impresojn kaj emociojn
  • transformi bildojn kaj materialojn serĉante figurajn solvojn originalajn

Daŭro: 2 horojn

Palpsentaj portretoj

Ĉi tie, ĉe la Muzeo, portretoj estas skulptaĵoj.
Vi povos atente palpi vizaĝojn, okulojn, nazojn kaj buŝojn por malkovri kiaj ili estas haltante ĉe detaloj. Vi provos diveni iliajn esprimojn kaj kompreni iliajn emociojn. Vi krozos inter la plej konataj portretoj de la arthistorio ekde Homero ĝis la manekenoj de Giorgio de Chirico, ĝis vi atingos atelieron por realigi per argilo vian vizaĝon en sia plej bona esprimo.
Sen aldona kosto la argilaĵoj povas esti bakitaj kaj ricevitaj ekde la sekva semajno.

Niaj celoj:

  • alproksimiĝi al arto
  • eduki al ekmiro kaj al belo
  • plifortigi palpsenton
  • malkovri lingvaĵon kaj gramatikon de la vizaĝo
  • sperti kaj ekkoni la modloteknikojn de argilo
  • ebligi esprimon de emociaj statoj pere de modlado.