Verko: Malproksimaj ĉieloj

Originala skulptaĵo

Malproksimaj ĉieloj

Originala

Aŭtoro
Paolo Annibali
Dato
2008
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
32 cm-ojn alta, 32 cm-ojn larĝa, 20 cm-oin profunda
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Eble ankaŭ pro tio mi elektis la fragilecon de terakoto por tiuj figuroj, ĉu por revivigi praitalajn radikojn, ĉu por sentigi ilian mankon de eterneco, kiu de ilia eta ekzisto transiras al materio”, Paolo Annibali.

“Cieli distanti” (ĉieloj malproksimaj) estas skulptaĵo el terakoto realigita en 2008 de Paolo Annibali, ero el serio de kvar samformataj bildplatoj ekspoziciitaj ĉe Muzeo Homero.

Prilaborante terakotan blokon (altan kaj larĝan ĉ. 30 cm kaj profundan 18 cm) la skulptisto kavigis ĝin ĉe la fronto por realigi teatran scenejon, al kiu li aldonis elstarantajn tridimensiajn elementojn. En la rakonto ĉefrolas viro kiu, kun piedoj mergitaj en furiozanta maro, klopodas fermi pordon. La terakoton entenas ujo el griza ligno, fronte malfermita.
En la supra duono molaj kaj glataj argilmasoj estas modlitaj por formi la nubojn de malluma ĉielo. En la malsupra duono serio de diagonalaj kaneloj formas la malglatajn ondokrestojn de ŝtorma maro.
Meze de tiu sceno viro, en jako kaj pantalono, staras en akvo ĝis maleoloj, antaŭ duonfermita pordo hokita al pordofosto sed sen subtenaj muroj. Direktante al ĝi la vizaĝon, li puŝas ĝin per la dekstra mano, klopodante ĝin fermi, sed malgraŭ lia penado akvo transiras la sojlon atingante lin.

Tiuj elementoj estas plejbone percepteblaj en sia tridimensieco per la manoj, ĉar ili estis aldonitaj poste al la komenca argilbloko. La artisto tre zorge prezentas la vestaĵojn de la viro, de la kolumo de la ĉemizo kaj de la jako ĝis la ŝtofofaldoj ĉe kunutoj kaj genuoj. Laŭkolore, grizo kaj bluo de ĉielo kaj maro kontrastas kun la oranĝecaj tonoj de viro kaj pordo.

En la verkaro de Annibali ni ofte trovas ŝtorman maron aŭ ĉielon. Tiuj elementoj neniam estas trankviligaj, sed, male, ili ŝajnas minaci la homan estaĵon senhelpan antaŭ ili. Kontraŭ la alfluo de la ondoj la viro ne povas fermi la pordon, povas nek fuĝi nek kaŝiĝi, sed estas tute sendefenda. La materialo preferata de la artisto estas argilo, kiun li modlas montrante grandan teknikan lertecon ĉe la finpretigo de siaj skulptaĵoj en iliaj plej etaj detaloj: “Miaj verkoj naskiĝas ĉiam senbrue: komence ili estas entenataj en unu mano kaj poste ili alprenas iom post iom la konkretecon de kompleksaj formoj”.