Arteinsieme 2020 Eksterordinara aranĝo

logo biennale arteinsieme versione digitale

Marto – Junio 2020

En la jena periodo de drastaj limigoj la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero iniciatas eksterordinaran aranĝon de la “Biennale Arteinsieme – cultura e culture senza barriere” (Bienalo ArtoKune – kulturo kaj kulturoj sen bariloj), invitante muzeojn kaj kulturlokojn publikigi sur siaj paĝaroj kaj sociaj retejoj ciferecan materialon alireblan por handikapuloj.

Kun hashtag-serĉiloj #biennalearteinsieme (Bienalo ArtoKune) kaj laculturanondimenticanessuno (Kulturo neniun forgesas)
Oni invitas muzeojn kaj kulturlokojn rakonti sin mem per unu aŭ pluraj el la jenaj rimedoj:

  • videoj kun LIS-traduko aŭ subtitoloj por surduloj kaj parolaj priskriboj en senparolaj videoj por nevidantoj.
  • Tekstoj kun priskribo de la bildoj por nevidantoj
  • Tekstoj kun alta legebleco redaktitaj laŭ la normoj de Easy-to-read
  • Por intelektaj handikapuloj
  • Por atesti sian proksimecon al handikapuloj kaj fari ke ili sentu sin malpli solaj, oni petas krome publikigi en siaj paĝaroj kaj sociaj retejoj skriban kaj parolan mesaĝon de proksimeco: “Ni de (nomo de la muzeo aŭ kulturloko) de (nomo de la urbo) estas ĉi tie. Ni denove kune dividos la ĝojon de beleco kaj la plezuron malkovri niajn kulturajn riĉaĵojn”.

La saman skriban kaj parolan mesaĝon oni povos sendi per retpoŝto al asocioj de handikapuloj de sia teritorio kaj al Muzeo Homero (adreso arteinsieme@museoomero.it) kiu prizorgos la publikigon. La tuta produktita materialo estos kolektita kaj diskonigita
Sur ĉi tiu paĝo de la retejo kaj sur la Facebook-paĝo Biennale Arteinsieme
Ĉiam “tag”-markenda.
Por informoj vi povas kontakti nian sekretariejon ĉe la adreso arteinsieme@museoomero.it
Kaj akordiĝinte sur la Skajp-kanalo de la Muzeo.