Sabaton la 14an de Julio 2007 ĉe
Muzeo Pietraia dei Poeti en kvartalo Barattelle San Benedetto del Tronto, okazos, je la 18a horo, la inaŭguro de la ekspozicio ''Lignaj estaĵoj'' de la internacie fama skulptisto Loreno Sguanci.
En la aranĝo, realigita kunlabore
kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Omero en Ancona kaj la Itala Blindul-Unuiĝo, estos ekspoziciitaj dudeko da verkoj el la lastaj dudek jaroj, totemformaj lignaj skulptaĵoj starigitaj laŭ irvojo de la Muzeo alirebla ankaŭ por blinduloj kaj malfortevidantoj.
Dum la aranĝo elpaŝos
Matteo Giardini, kiu deklamos eltiraĵojn el Purgatorio de Dante.
La ekspozicio estos malfermita ĝis la 31a de Aŭgusto ĉiutage en la
horoj 18a-23a.
Utilaj ligoj: