Palpi arton per radio: la lasta defio de Muzeo Homero
Posted in Eventoj on 16 March 2020
Ekde la 2-a de Aprilo, kaj ĉiujn ĵaŭdojn ĝis la 18-a de Junio, je la 15.20
ĉe Slash Radio Web okazis, zorge de la teamo de Muzeo Homero, sinsekvo de kvardekminutaj artaj lecionoj dediĉitaj al ĉiuj, aparte atentante la priskribon de la artverkoj, por igi la komunikadon plene alirebla.
En tagoj kiam ciferecaj kanaloj kaj kontaktejoj estis ekstreme gravaj
Por pluteni interrilatojn kun ĉiuj homkategorioj, radio estis ĉiam por nevidantoj unu el la preferataj kanaloj, dum longaj jaroj la ununura alirebla.
La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero intencis tiel konstante ĉeesti ankaŭ en radio, parolante memkompreneble pri arto, startigante novan iniciaton titolitan "Toccare l'Arte alla Radio" (Palpi arton per radio) kunlabore kun Slash Radio Web, oficiala radio de la Itala Unuiĝo de blinduloj kaj malfortevidantoj.
La elsendon gvidas realtempe la ĵurnalistino Chiara Gargioli.
Sonarkivoj de la jam registritaj elsendoj:
- 2-a de Aprilo - Filippo Tommaso Marinetti kaj palpsenta arto zorge de Andrea Socrati
- 9-a de Aprilo – Superealismo kaj la revanĉo de sensoj, zorge de Annalisa Trasatti
- 16-a de Aprilo – Promene tra muzeoj, kun aldo Grassini
- 23-a de Aprilo - Loreno Sguanci: sentemaj manoj kiuj naskas emociojn, zorge de Andrea Socrati
- 30-a de Aprilo - Michelangelo Buonarroti ĉe Muzeo Homero: esprimo de sento, zorge de Alessia Varricchio
- 7-a de Majo – malriĉa arto kaj la valoroj de palpsenteco (Omaĝe al Germano Celant), zorge de Annalisa Trasatti
- 14-a de Majo - Ritmo de sonoj, ritmo de koloroj. Rilato inter artoj ekde la helenaj temploj ĝis Warhol kaj transen, zorge de Giulia Cester
- 21-a de Majo - Ligno: vivanta materio, renkontiĝo kun Aron Demetz, zorge de Monica Bernacchia
- 28-a de Majo - Pinuccio Sciola kaj la sondonaj ŝtonoj, Andrea Socrati dialogas kun Maria Sciola
- 4-a de Junio – Diros argilo: Aldo Grassini renkontas Paolo Annibali
- 11-a de Junio - Sergio Zanni landoj kaj ebenaĵo - Renkontiĝo kun la artisto, zorge de Monica Bernacchia
- 18-a de Junio Girolamo Ciulla kaj la varmo de travertino – Intervjuo kun la skulptisto, zorge de Annalisa Trasatti