Verko: Knabino kun papago

Originala skulptaĵo

Knabino kun papago

Originala

Aŭtoro
Aron Demetz
Dato
2000
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
215 cm-ojn alta
Materialo
tilia ligno
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“La plej grava loko kie oni prilaboras verkon estas la propra kapo: tie ellaboriĝas la ideoj, disvolviĝas la pensoj kaj naskiĝas la formoj”, Aron Demetz.

“Ragazza con pappagallo” (Knabino kun papago) de Aron Demetz estas skulptaĵo realigita en 2000, kiu, kiel la titolo sugestas, prezentas junan knabinon kun papago sur la kapo. La junulino, staranta, estas en sinteno de dubo kaj fermiĝo, kun rigardo al senfino. La skulptaĵo estas el tilia ligno pentrita per mildaj nuancoj de flavo, okro kaj bruno.

Sur ĉ. 30-centimetra piedestalo staras fronte, en natura grando, tiu svelta knabina korpo, perfekte proporcia, kun entuta alto de 215 cm. Ĝi surhavas simplan veston kun mallongaj manikoj kaj ronda kolumo, kiu konturigas ĝiajn formojn, lasante malkovritaj brakojn kaj piedojn. La vesto, kaj malantaŭe kaj antaŭe, formas malsupre faldojn donantajn movon ne nur al la vesto, sed al la tuta skulptaĵo. La brakoj, tenataj ĉe la ventro, plektiĝas en gesto de fermiĝo: ĉiu mano, longa kaj maldika, tenas la kontraŭan kubuton. La vizaĝo, glata, polurita, avelkolora, montras la junecon de la knabino. Ĝi estas ovalo kun delikataj trajtoj, rekta nazo kaj maldika fermita buŝo. Longaj malhelbrunaj haroj, iom gradigitaj falas trans la ŝultrojn. La okuloj, bruneverdaj, plene malfermitaj sub la brovarkoj, fiksiĝas al senfino. La vizaĝo estas iom turnita maldekstren, dum la papago, dekstre sur la kapo, kliniĝas antaŭen por ion susuri en ŝian orelon: ĝia beko estas ja malfermita.

La surfaco de la skulptaĵo estas plaĉa, glita kaj glata ĉe palpado, sed malkaŝas en kelkaj lokoj, kiel malantaŭ la kubutoj, la malglatan naturon de la tilia ligno ne perfekte polurita.

La verko apartenas al la komenco de la esprimesplorado de Aron Demetz, kiam la skuptisto amas portreti adoleskantojn tre realismajn kaj samtempe enigmajn, primeditantajn dubojn pri sia propra vivo kaj ĉirkaŭitajn de aŭro el silento. La sudtirola skulptisto (naskiĝinta en 1972) reprenis la tradicion de lignointajlado tipa de lia devena loko (Selva di Val Gardena), kie nuntempe li vivas kaj laboras, sukcesante elmergigi el tiu materialo, antikva kiel homo mem, eksterordinaran aktualecon. Kaj homo estas ĝuste centre de la esploro de la skulptisto, kiu en la tempo elprovis diversajn teknikojn kaj manierojn de prilaborado kiel la kontrolatan bruligon, la tegadon per arĝento, rezinoj, gipso kaj eĉ la utiligon de frezilo por igi la surfacon “harkovrita”.