Verko: La ĉarstiristo el Delfo
Skulptaĵkopio
Kopii
- Dimensioj
- 180 cm alta
- Tekniko
- realdimensia muldaĵo
- Materialo
- alabastra gipso
- Ejo
- Helena kaj Romia
Originala
- Dato
- 474 antaŭ Kristo
- Periodo
- Helena arto
- Dimensioj
- 180 cm alta
- Materialo
- bronzo
- Situo
- Delfo, Arkeologia MuzeoSi apre in una nuova finestra
Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.
Description
“Ĝuas li la premiojn; kaj la idaro
Arkadia, el mez’ de l’ popolo,
al li la venkon
kriis.”
Per tiuj vortoj la helena poeto Pindaro priskribas la gajninton de vetkuro okazinta dum la tuthelenaj ludoj honore al Apolono.
La “Auriga di Delfi” (La ĉarstiristo el Delfo) estas ĉefverko verŝajne realigita de la skulptisto Sotades en 474 a.K. La verko estis parto de bronza votofero origine lokita interne de la templo dediĉita al Apolono en Delfo. Ĝi plene bildigis kvadrigon, kun ĉevaloj kaj ĉaro, sur kiu staris la stiristo. La verko estis dediĉita al la dio Apolono de la gajninto de kvadriga vetkuro en la tuthelenaj ludoj, kiel atestas surbaza skribaĵo. Oni konjektas, ke la verkon mendis Polizalos, tirano de Gela (helena urbo en Sicilio).
La skulptaĵo, prezentanta idealigitan portreton de la oferinto, estas la ununura restinta parto de la tuta verko. La bildo disvolviĝas laŭ vertikala akso, la atleto estas bildigita surhavante xystis-on, longan ĉirkaŭtalie ligitan tunikon uzatan por la vetkuro, kiu kaŝas la korpan anatomion, transformante ĝin en cilindran mason kun profundaj sulkoj elvokantaj la kanelojn kaj strukturon de la dorikaj kolonoj.
La antaŭen etendita dekstra brako montras la solan signon de movo; la mano estas fermita por teni la bridojn. Vivecon animantan la verkon oni vidas en la brako kaj en la nudaj piedoj, kie preciza modlado tre detale evidentigas tendenojn kaj vejnojn.
La belan vizaĝon, regulforman kaj kun ne plu arkaika esprimivo, enkadrigas hararo el bukloj surfrunte tenataj de ŝvitsorba bendo, ornamita per la geometria motivo de meandro. Detaloj estis ĉizitaj post la muldado de la statuo por atingi pli grandan precizecon de la plej fajnaj.
Atletaj ludoj estis konsiderataj sanktaj de la helena popolo: votoferoj estis iaspecaj donacoj al dioj, konsiderataj bonfarantoj kaj protektantoj de homoj.