Verko: Madono akuŝanta kaj unua bano de Jesuo, ornamkahelo de la portalo de la abatejo de Nonantola

Skulptaĵkopio

Madono akuŝanta kaj unua bano de Jesuo, ornamkahelo de la portalo de la abatejo de Nonantola

Kopii

Dimensioj
40,5 cm-ojn alta, 30,5 cm-ojn larĝa
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Deponejo

Originala

Aŭtoro
Wiligelmo
Dato
1002 - 1032
Periodo
Romaniko
Dimensioj
40,5 cm-ojn alta, 30,5 cm-ojn larĝa
Materialo
marmoro
Situo
Abbazia di Nonantola, portaleSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero

Description

“Dum ili troviĝis en Bet-Leĥemo, venis por Mario la tempo akuŝi, kaj ŝi naskis filon, sian unuenaskiton.”, Luko 2: 6-7.

Ĉirkaŭ la jaro 1117 Wiligelmo kaj liaj lernantoj laboris ĉe la portalo de la abatejo de Nonantola, realigante la luneton kaj verŝajne la du seriojn de bildplatoj ornamantaj la pordofostojn, laŭ komisio de abato Rodolfo. Ĉe Muzeo Homero estas ekspoziciitaj kelkaj kopioj el realdimensia muldaĵo de tiuj ĉefverkoj de romanika arto.

La paralelogramforma bildplato alta ĉirkaŭ 40 cm figuras la akuŝantan Madonon kaj la unuan banon de Jesuo. La scenejo, kiun kadras du rondarkaĵoj, estas horizontale dividita en du partojn. La supran parton okupas Mario, kiu, kuŝante sur lito, estas akuŝonta la filon. En la malsupra parto staras virina figuro kovrita de longa vesto kaj vualo (ne certas, ke ŝi estas Mario, ĉar mankas aŭreolo, dum iuj apokrifaj evangelioj parolas pri la ĉeesto de akuŝistino), kiu, sidante tere kun etenditaj kruroj, ŝajne lavas Jesuon en kvadrata kuvo. La etulo havas pufvangan vizaĝon, ne de novnaskito sed de junulo.

La figuroj estas ankoraŭ rigidaj kaj senmovaj, sed iuj detaloj, kiel la vestaĵoj kaj la krispaj haroj de la infano Jesuo, estas bele montritaj. La epizodo de la unua bano de Jesuo ne estas rakontita en la evangelioj, sed povus deveni el aliaj fontoj kiel la protoevangelio de Jakobo, fariĝinte tiel parto de la ikonografia tradicio.

Pliprofundigo
Ĉe origino de la abatejo estis en 752 terdonaco de la longobarda reĝo Astolfo al la bofrato Anselmo, sanktulo kaj fondinto de la abatejo. Dediĉita al Sankta Silvestro, kies relikvojn ĝi gastigas, ĝi fariĝis benediktana monaĥejo, loko de akceptado kaj pilgrimado.

Historion de la abatejo parte rakontas unu el la du cikloj de bildplatoj de la portalo. Ĉiuj bildplatoj havas formon de paralelogramoj, kvankam diversdimensiaj. La plimulto de la skulptitaj scenoj estas kadritaj de du rondarkaĵoj, estas vertikale orientitaj kaj dividiĝas en du seriojn kiuj rakontas historiojn pri la infanaĝo de Jesuo kaj pri la abatejo, kaj aparte pri la sanktaj Anselmo, Silvestro kaj Adriano.

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.