Verko: Militista statuo
Skulptaĵkopio
Kopii
- Dimensioj
- 145 cm-ojn alta, 85 cm-ojn larĝa
- Tekniko
- realdimensia muldaĵo
- Materialo
- alabastra gipso
- Ejo
- Helena kaj Romia
- Vojaĝanta
- Ĉi tiu verko apartenas al la vojaĝanta sekcio.
Originala
- Dato
- 500 - 480 antaŭ Kristo
- Periodo
- Helena arto
- Dimensioj
- 145 cm-ojn alta, 85 cm-ojn larĝa
- Materialo
- marmoro
- Situo
- Munkeno, Glyptothek de MunkenoSi apre in una nuova finestra
Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.
Description
“Solaj, sen ajna dio, daŭrigis trojanoj kaj aĥajoj la batalon. Plurfoje inter la impetaj Simoento kaj Skamandro ili furiozis; plurfoje jen tien jen ĉi-tien per malcertaj plumoj flugis la Venko”, Omero, Iliado, Kanto sesa.
La jena skulptaĵo el alabastra gipso estas kopio el realdimensia muldaĵo de unu el la figuroj, kiuj ornamis la gablojn de la templo dediĉita al Atena Afaja sur la helena insulo Egino. La Munĥena Gliptoteko konservas tion, kio restas el la du fabloj kaj el la skulptaĵoj restaŭritaj de la novklasika skulptisto Bertel Thorvaldsen.
La batalanto figurita en ĉi tiu skulptaĵo devenas de la orienta gablo realigita ĉirkaŭ la jaro 480 a.K. en plene arkaikaj periodo kaj stilo. La figuro estas nekompleta ĉar la kopio montras la verkon kiam ankoraŭ mankis la poste faritaj rekonstruoj. La korpo estas tute nuda, escepte de la kapo kovrita de kasko. La pozicio estas antaŭenstreĉa: la maldekstra kruro antaŭeniĝas per longa paŝo kaj estas fleksita kvazaŭ por subteni la korpan pezon, dum la busto etendiĝas samdirekten. Brakoj mankas, sed el la rekonstruo farita de Thorvaldsen ŝajnas ke la maldekstra estis etendita antaŭen por haltigi la frapojn de la malamiko, kaj la dekstra malantaŭ la korpo kun longa glavo, preta frapi.
Multnombraj originalaj skulptaĵoj konservas kolorajn spurojn, kaj la modlado de ilia muskolaro pruvas rimarkindajn anatomiajn konojn kaj lertecon en la figurado de pozicioj kaj volumenoj. La surfacoj de nia batalanto estas, ĉe palpado, malglataj kaj neregulaj. Verŝajne tio ŝuldiĝas al ilia prilaborado por faciligi la aplikadon de farboj. La du gabloj enhavis meze la bildon de Atena Afaja kaj flanke grupojn de batalantoj, kiuj verŝajne memorigis la entreprenojn ĉe Trojo de la du lokaj herooj, Ajakso kaj Aĥilo, nepoj de Eako, unua reĝo de la insulo.