Verko: Partenono, volumena maketo

Arkitektura maketo

Partenone volumetrico (modello in legno)

Modello architettonico

Dimensioj
24 cm-ojn alta, 82 cm-ojn longa, 40 cm-ojn larĝa; maketo en skalo 1:100
Tekniko
cizelaĵo, kunmeto
Materialo
ligno
Ejo
Helena kaj Romia
Vojaĝanta
Ĉi tiu verko apartenas al la vojaĝanta sekcio.

Originala

Aŭtoro
Fidia
Dato
447 - 432 antaŭ Kristo
Periodo
Helena arto
Dimensioj
79 m longa, 37 m larĝa
Materialo
marmoro
Situo
Akropolo de Ateno

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Kio ĉefe meritis la plej grandan atenton estis la superstarado de la urba fortikaĵo kun sia impona kaj mirinda marmora templo de la dia Palas, verko same dia de Fidio. Ĝi konsistas ja el 58 kolonoj kun sepfuta perimetro kaj estas ĉiuflanke ornamita per majstre faritaj skulptaĵoj sur ambaŭ frontoj kaj sur la supra parto de la muroj. Ekstere, sur la entablementoj, eblas admiri batalon de centaŭroj, mirindan produktaĵon de la arto de la skulptisto”.

Tiuj vortoj apartenas al Ciriaco d’Ancona, itala humanisto, epigrafisto kaj vojaĝisto konsiderata la patro de arkeologio pro sia esplora agado. Liaj estas la unua “moderna” priskribo de Partenono kaj ĝia unua desegno.

La ligna volumena maketo de Partenono troviĝanta ĉe Muzeo Homero longas iom pli ol 80 cm kaj prezentas en simpligita maniero la esencajn formojn de Partenono tia, kia ĝi estis projektita de Fidio.

Ĝi taŭgas por komenca palpa esplorado. Percepteblas la aranĝo de la tegmento kaj la paralelograma formo de la templo ĉirkaŭita de dorikaj kolonoj: 8 kolonoj ĉe la mallongaj flankoj kaj 17 ĉe la longaj.

Partenono estis komisiita de Periklo en 445 a.K. kaj realigita de la arkitektoj Iktino ka Kalikrato gvidataj de Fidio. La templo estis dediĉita al la diino Atena, patronino de la urbo.