Verko: Prezento de Jesuo al la templo, ornamkahelo de la portalo de la abatejo de Nonantola
Skulptaĵkopio
Kopii
- Dimensioj
- 49,5 cm-ojn alta, 31,5 cm-ojn larĝa
- Tekniko
- realdimensia muldaĵo
- Materialo
- alabastro-gipso
- Ejo
- Deponejo
Originala
- Aŭtoro
- Wiligelmo
- Dato
- 1002 - 1032
- Periodo
- Romaniko
- Dimensioj
- 49,5 cm-ojn alta, 31,5 cm-ojn larĝa
- Materialo
- marmoro
- Situo
- Nonantola, el la abateja pordegoSi apre in una nuova finestra
Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.
Description
“Ili portis la infanon al Jerusalemo por lin konsekri al la Sinjoro, kiel estas skribite en la leĝo de la Sinjoro: ĉiu vira unuenaskito estos konsekrita al la Sinjoro; kaj por oferi paron de turtoj aŭ de junaj kolomboj, kiel preskribas la leĝo de la Sinjoro”, Luko 2:22-24.
Ĉirkaŭ la jaro 1117 Wiligelmo kaj liaj lernantoj laboris ĉe la portalo de la abatejo de Nonantola, realigante la luneton kaj verŝajne la du seriojn de bildplatoj ornamantaj la pordofostojn, laŭ komisio de abato Rodolfo. Ĉe Muzeo Homero estas ekspoziciitaj kelkaj kopioj el realdimensia muldaĵo de tiuj ĉefverkoj de romanika arto.
Prezentado de Jesuo ĉe la Templo sekvas Adoradon de la Reĝoj. La paralelogramforma bildplato alta ĉirkaŭ 50 cm estas vertikale orientita kaj surhavas du rondarkaĵojn. Sub la maldekstra arkaĵo ni trovas la pastron Simeonon, identigeblan danke al suba ĉizaĵo, tenantan en la brakoj la infanon Jesuon. Antaŭ li genuas Sankta Jozefo, oferante du kolombojn, kiel rakontas la evangelio.
Starante malantaŭ Sankta Jozefo, sub la dekstra arkaĵo, Mario observas la scenon.
La skulptisto tre atente prilaboris hararon kaj vestaĵojn de la personoj kaj plumaron de la du kolomboj, kvankam nur iliaj kapoj videblas. Jesuo ŝajne fiksrigardas la pastron, kies rigardo tamen, kiel tiu de Mario kaj Jozefo, direktiĝas humile malsupren. Kiel en aliaj bildplatoj, la arkaĵoj ŝajnas sufoki la scenejon, aspektigante ĝin pli plenŝtopita ol ĝi efektive estas.
Pliprofundigo
Ĉe origino de la abatejo estis en 752 terdonaco de la longobarda reĝo Astolfo al la bofrato Anselmo, sanktulo kaj fondinto de la abatejo. Dediĉita al Sankta Silvestro, kies relikvojn ĝi gastigas, ĝi fariĝis benediktana monaĥejo, loko de akceptado kaj pilgrimado.
Historion de la abatejo parte rakontas unu el la du cikloj de bildplatoj de la portalo. Ĉiuj bildplatoj havas formon de paralelogramoj, kvankam diversdimensiaj. La plimulto de la skulptitaj scenoj estas kadritaj de du rondarkaĵoj, estas vertikale orientitaj kaj dividiĝas en du seriojn kiuj rakontas historiojn pri la infanaĝo de Jesuo kaj pri la abatejo, kaj aparte pri la sanktaj Anselmo, Silvestro kaj Adriano.