Verko: Telefonbudo

Originala skulptaĵo

Telefonbudo

Originala

Aŭtoro
André Bareliér
Dato
1980
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
120 cm-ojn alta
Tekniko
fandado, patinigo, asembleo
Materialo
bronzo
Ejo
Dudekajarcenta kaj nuntempa

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Mi iras kun miaj moneroj
al la telefonbudo kaj eniras.
Sed mi lasas malfermite ĉar
Estas tiel malvaste ĉi tie.”
La telefonbudo, Raymond Carver

Telefonbudo estas bronzaĵo de 1980 de André Bareliér. Temas pri iel masiva verko alta ĉirkaŭ 120 centimetrojn.

Ĝi staras sur kurba bazo ŝajne prezentanta la deklivan straton de urba kvartalo kie la budo staras.
Interne estas juneca viro en jako kaj kravato, tenanta la aŭskultilon per la maldekstra mano kaj cigaredstumpon inter la fingroj de la dekstra.

Tere, antaŭ liaj kruroj, staras plena sako tra kies supra malfermaĵo elŝoviĝas vestaĵoj. Sur malgranda breto antaŭ la viro kuŝas du telefonlibroj. Ekster la budo la artisto metis antaŭ la rigardanton aĉetĉareton kaj motorciklon.
La viraj vestaĵoj estas detaligitaj; facile rekoneblas la faldoj de la jaka kolumo kaj la kravata nodo.
Egalan atenton la skulptisto dediĉas al la ĉareto kaj al la motorciklo, en kiu distingiĝas detaloj kiel regiloj de la stirilo, bremsodratoj, tintilo, pedaloj je nivelo de la radoj, pakaĵportilo.

La surfacoj estas glataj kaj ne diferencigitaj; la palpsenta esplorado estas facila, ankaŭ danke al la grandaj dimensioj de la verko,kiuj ebligas senperan ekkonon de la diversaj detaloj. La bronzo ne estas polurita, sed montras la tipan kaj “antikvan” brunecan patinon. Simple kaj rekte André Bareliér sukcesas portreti la homon de la Okdekaj jaroj kun liaj bezonoj, liaj angoroj, liaj teknologiaj aparatoj kaj liaj deziroj. Per malmultaj strekoj la aŭtoro resumas en ĉi tiu verko la ĉiutagecon de la socio de tiuj jaroj.