Verko: Por amiko Paccagnini

Originala skulptaĵo

Por amiko Paccagnini

Originala

Aŭtoro
Alik Cavaliere
Dato
1993
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
40 cm-ojn alta, 78 cm-ojn larĝa, 40 cm-ojn profunda
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Neniu artisto, en la dudekajarcenta skulptarto skulptis la mondon de vegetaĵoj kaj, por esti pli precizaj, la verdan universon de folioj, de fruktoj, de arbustoj, de arboj kiel Alik Cavaliere”, Elena Pontiggia.

La verko, malgranda skulptaĵo el bronzo kaj latuno alta 40 cm, estis realigita de alik Cavaliere en 1993.

Meze de glata kaj polurita latuna disko, bazo kaj konsistiga ero de la verko, elstaras la supro de malgranda arbotrunko el bronzo de kiu naskiĝas kaj etendiĝas en la spacon tri branĉoj kun folioj verdpatinitaj kaj pli malgrandaj branĉetoj. Sur la bazo, apud la trunko, kuŝas, kvazaŭ ĵusrikoltite, ronda kaj regula orita pomo kun pedunklo kaj folio.

Ĉe palpado impresas beleco de la kontrasto inter la natura raspeco de la branĉoj kun akraj malglataĵoj kaj la unuforma poluriteco de la ronda surfaco de la pomo. La verko, realigita per la antikva tekniko de vaksoperda fandado, ŝajnas samtempe reala kaj apartenanta al fantazia medio.

La temo de naturo estas forta kaj viva ĉe la artisto. Naturo kiel senfina ciklo de naskiĝo kaj morto, kiel mistero kaj infinito; infinito enfermiĝas en malgrandaŝoj, kiel frukto naskiĝanta el arbo. Cavaliere rakontas naturon vivantan, kiu floras, produktas, sed samtempe naturon artefaritan, senigitan je sia origino kaj funkcio, transformitan, levitan al artverko, eternigitan.

Pripensado de la rilato inter homo kaj naturo estas kerno de la produktado de Alik Cavaliere, originala kaj eklektika artisto, ne alskribebla al difinita artfluo, aplikanta diversajn materialajn teknikojn, atingante multfacetan artan produktadon. Senĉese serĉante novajn esprimformojn, li utiligas plurajn materialojn elektitajn laŭ palpsentaj ecoj kaj rakontaj bezonoj: ligno, bronzo, betono, ŝtono, ceramiko, plasto, vitro, akvo kaj multaj aliaj.

“Estas scivolemo tio, kio pelas malproksimen, kio plivastigas niajn fizikajn kaj mensajn horizontojn, kaj igas la homon perdiĝi, ĉiumomente, laŭ la kurboplena pado de esplorado”, Alik Cavaliere.