Verko: Infaneta kapo
Skulptaĵkopio
Kopii
- Dimensioj
- 39 cm-ojn alta
- Tekniko
- muldaĵo
- Materialo
- alabastra gipso
- Ejo
- Vizaĝmimiko
- Vojaĝanta
- Ĉi tiu verko apartenas al la vojaĝanta sekcio.
Originala
- Periodo
- Baroko
- Dimensioj
- 39 cm-ojn alta
- Situo
- Si apre in una nuova finestra
Foto: Maurizio Bolognini. Arkivo: Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.
Description
“Mi vidis la anĝelon en la marmoro kaj skulptis ĝis mi liberigis lin”, Michelangelo Buonarroti.
En la vojaĝanta sekcio “Bela kaj alirebla” de la Muzeo troviĝas muldaĵkopio el alabastra gipso de knabeta kapo alta 39 cm.; ni ne konas la kuntekston al kiu ĝi povis aparteni.
Hararo mola kaj ribela, nekombite onda, kadras la vizaĝon kaj la frunton altan kaj glatan. La brovoj estas apenaŭ skizitaj, la okuloj estas malfermitaj, sed la palpebra aspekto pensigas pri malsuprenturnita rigardo, kvankam la pupiloj ne estas ĉizitaj. La malgranda duonmalfermita buŝo kaj la ŝvelaj vangoj ŝajnas pretaj elŝpruci la akvon de fontano.
La ĉeesto de knabetaj bildoj, ofte nudaj, kun ornama funkcio en figuraj artoj havas jarmilan historion. En helena kaj romia arto tiuj knabetoj, kutime nudaj, prezentas la amdion Eroson. La “amknabetoj” estis jam tre ŝatataj kiel aparte ornamaj en freskoj, skulptaĵoj, fontanoj kaj sarkofagoj.
“Ornamaj knabetoj” estas utiligataj en kuntekstoj inter si tre malsamaj: gajaj kaj mokemaj en scenoj de ĉiutaga vivo, fieraj kaj solenaj por plibeligi statuojn, melankoliajn kaj malgajajn por subteni florgirlandojn de sarkofagoj. En la Renesanco, Baroko kaj novklasika periodo ili estis vaste uzataj por ornamaj celoj ĉefe en preĝejoj.
Vizaĝetoj simpatiaj, kelkfoje iom paŭtaj, kiuj akompanas nin tra la jarcentoj.