Verko: Portreto de Mikelanĝelo

Skulptaĵkopio

Portreto de Mikelanĝelo (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
46 cm-ojn alta
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Vizaĝmimiko
Vojaĝanta
Ĉi tiu verko apartenas al la vojaĝanta sekcio.

Originala

Aŭtoro
Daniele da Volterra
Dato
1564
Periodo
Renesanco
Dimensioj
46 cm-ojn alta
Materialo
bronzo
Situo
Florenco, Akademia galerioSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

La verko nuntempe estas pruntita al la Gorica Muzeo. Ĝi estos parto de la palpebla galerio “Arto Trans la Videblon” de marto ĝis decembro 2025, la jaro kiam Nova Gorica – Gorico estos la Eŭropa Kulturĉefurbo.

“Li laboris la tutan sabaton, kiu antaŭis la lundon kiam li malsaniĝis; li laboris la tutan sabaton de la karnavala dimanĉo, li laboris starante, studante super tiu korpo de la Pietà”, Daniele da Volterra.

En la spaco dediĉita al la sekcio “Bela kaj Alirebla” de Muzeo Homero troviĝas gipsa realdimensia muldaĵo alta ĉ. 46 cm de la kapo de Michelangelo Buonarroti realigita de Daniele da Volterra.

Oni povas admiri la bronzan buston de Mikelanĝelo en la Akademia galerio de Florenco kune kun aliaj bronzaj kopioj. Mikelanĝelo mortis en sia hejmo-ateliero en Romo la 18an de Februaro 1564. Lionardo Buonarroti, heredanto kaj nevo de Mikelanĝelo, komisiis la portreton de la majstro al Daniele da Volterra, la artisto kiu restis ĉe li ĝis la lastaj momentoj kaj ricevis la trajtojn de la vizaĝo el la funebra masko.

Bukla hararo kaj barbeto kadras la vizaĝon. La frunto estas alta kaj falta, la tempioj iom tuberaj elstaras preter la oreloj. La okuloj estas malgrandaj kaj elstaraj. La rigardo estas melankolia kaj samtempe akra. La nazo estas markita kaj rompita de pugnobato ricevita dum adoleskeco. La buŝo, kun anguloj malsupren, estas fermita kaj kaŝita de la barbo.

Oni rakontas, ke Mikelanĝelo ne estis belaspekta viro, kun neproporcia kapo kaj preskaŭ skeleta korpo. Evitema, ŝatanto de soleco, energia kaj pasia, li posedas sovaĝan volforton kun ununura celo: arto. Kaj nur Daniele da Volterra, alnomita de kronikistoj “Braghettone” (t.e. Kalsonulo) pro tio, ke li okuppiĝis pri la cenzurado de la “Fina juĝo”, sukcesas redoni tiun melankolian rigardon kaj tiun tempomarkitan vizaĝon tiom karakterizantajn Mikelanĝelon Buonarroti.